Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 370 (2013-10-24)
[EDU]-Novaĵoj: Kunigu viajn lernantojn - TEJO-alvoko

Se vi instruas Esperanton al junuloj kaj vi ŝatus ke ili jam dum la kurso havu internacian kontakton, sciu ke vi ne estas sola. Por ke vi estu kunligita kun aliaj grupoj, bonvolu plenigi tiun etan formularon ĝis la 27a de septembro, kaj laŭ la informoj ni klopodos kunligi vin kun la plej taŭgaj aliaj grupoj.

Bonvolu klaki sur la ligilon por plenigi la demandaron: http://tinyurl.com/lernantojkune

Se vi gvidas plurajn kursojn, bonvolu plenigi la demandaron plurfoje.

Se vi ne jam havas grupon, sed ŝatus havi grupon, kaj bezonas helpon, konsilon, ni ankaŭ havas, skribu al edukado ĉe tejo.org. (ĉiuj ideoj, komentoj, demandoj helpas!) Legu pli ĉe la paĝo:http://edukado.net/novajhoj?id=380

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026